--- On Wed, 9/23/09, Vastalto wrote:

> Releginte vian klarigon, mi komprenis, ke via "represio" ne estas
> plene kovrita de "subpremo".

Bone.

>> Ekz-e kiam dum la Dua Mondmilito la usonanoj malliberigis siajn
>> japandevenajn samlandanojn, tio ne estis subpremo, tio estis
>> represio.

> Se mi parolos tiuteme, mi diros, ke dum la dua mondmilito en Usono
> okazis "persekuto" kontraux japandevenaj usonaj civitanoj.

Por mi "persekuto" implicas pli klaran intencon malamikan.  "Represio"
povas havi tian celon -- sed ne nepre.  Ekz-e la makartismaj represioj
estis persekutoj kontraŭkomunistaj; dum la represio en kontraŭjapana
ne estis proprasenca "persekuto", ĝi estis plie antaŭgarda aranĝo
(precaution).  Jes, ĝi estis maljusta kaj suferiga; sed tio estis alia
afero ol la kontraŭjudaj persekutoj en la nazia Germanio aŭ la klasaj
represioj persekutaj en Sovetio.

> Kiam mi unuafoje tralegis la artikolon de "represio", mi tuj
> konsultis plurajn angla-japanajn kaj franca-japanajn vortarojn pri
> "repression".  Ili donis japanajn vortojn, kiuj estas proksimume
> tradukeblaj per Esperanta "subpremo".

La angla lingvo estas multe tro konfuza, ĝiaj vortoj havas tro multe
da malkoheraj signifoj.  Ĉi-okaze temas pri la senco trovebla en
Vikipedio sub "political repression"
http://en.wikipedia.org/wiki/Political_repression

> Cxiufoje kiam iu enkondukas novan radikon prenitan el Euxropaj
> lingvoj nur kun ia limigita speciala senco, tiun postesekvas aliaj
> esperantistoj, kiuj uzas gxin en gxenerala, pli konata senco. Kaj
> tiel la radiko akiras pli vastajn sencojn. Pro tio plimultigxas
> aroj de preskaux samsencaj radikoj, kio balaste pezigas sxargxon al
> ne-euxropaj esperantistoj. Tion cxi mi forte timas.

Nu, tio proksimume okazis pri "reprezalio": la realaj uzoj de tiu
vorto plej ofte estas tute aliaj, ol la senco difinita en la PIV-oj
kaj alia ol la senco kiun samforma vorto havas internacie.  Ĝuste ĉar
la redaktoroj ne trovis la vorton "represio" en la aŭtoritataj
vortaroj ili anstataŭigis ĝin per similsona (kvankam alisenca) vorto
"reprezalio".  Tio ja ne estas bona.

> Do al mi restas dubinde registri "represio"-n en ReVo.

Mi komprenas ke la problemo estas reala: ne ĉiuj socioj havas egalajn
spertojn historiajn, kaj la fuŝaj vortaroj ofte malhelpas rekoni la
ĝustan sencon celatan de la aŭtoro.  Oni tamen devas lerni la nociojn,
eĉ se iuj el ili ne estas por la koncerna persono aktualaj ĉi-momente:
la lingvo ja devas esti kapabla esprimi ĉion.

Sed aliflanke, oni strebu plibonigi la kvaliton de la vortaroj.  Tio
estas nia tasko.  Mi honeste konstatas, ke "reprezalio" plej ofte
havas alian sencon ol tiu, kiun priskribas niaj vortaroj; mi konsentas
ke tiaj uzoj de "reprezalio" estas evitindaj; kaj mi indikas kiel
eblas malkonfuzi la aferon, uzante la ĝustan terminon, kiu ja reale
ekzistas en la lingvo malgraŭ tio ke la vortaristoj ĝin ĝis nun ne
rimarkis.

-- 
Sergio





      

Rispondere a