Al mi la distingo inter "subpremo" (kiu, cetere, staras fakte anst. 
"subenpremo", simile al "kunveni" anst. "kunenveni") kaj "represio" sxajnas 
harfajna. Eble oni bezonas tian distingon, eble ne. Sed mi persone poras la 
(prov)uzadon de ajnaj vortoj en Esperanto - la efektiva uzo decidos.

Oni nek subpremu nek represiu nek reprezaliu lingvajn novigantojn.

amike
Istvan Ertl

--- In [email protected], Vastalto <hirot...@...> wrote:
>
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> skribis:
> >La angla lingvo estas multe tro konfuza, ĝiaj vortoj havas tro multe
> >da malkoheraj signifoj.  Ĉi-okaze temas pri la senco trovebla en
> >Vikipedio sub "political repression"
> >http://en.wikipedia.org/wiki/Political_repression
> 
>  Laux mia suprajxa trarigardo en Vikipedio sxajnas, ke "repression" en 
> la angla k.a. kune kun la epiteto "political" havas la sencon, kiun vi 
> celas.  Nur la rusa alprenas unuvortan esprimon "Репрессии".  
> La japana titolo estas "æŠ`圧"(jokuacu), kiu estas "(sub)premo" en 
> Esperanto.
> 
> Mi dirus "politikan (sub)premadon" por via "represio".
> 
> Cetere la cxina Vikipedio registiras la artikoltitolon "æ"¿æ²»è¿«å®³", kiu 
> estas lauxlitere "politika persekuto".
> 
> Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
>


Rispondere a