Sergio Pokrovskij <[email protected]> skribis: >La angla lingvo estas multe tro konfuza, ĝiaj vortoj havas tro multe >da malkoheraj signifoj. Ĉi-okaze temas pri la senco trovebla en >Vikipedio sub "political repression" >http://en.wikipedia.org/wiki/Political_repression
Laux mia suprajxa trarigardo en Vikipedio sxajnas, ke "repression" en la angla k.a. kune kun la epiteto "political" havas la sencon, kiun vi celas. Nur la rusa alprenas unuvortan esprimon "Репрессии". La japana titolo estas "抑圧"(jokuacu), kiu estas "(sub)premo" en Esperanto. Mi dirus "politikan (sub)premadon" por via "represio". Cetere la cxina Vikipedio registiras la artikoltitolon "政治迫害", kiu estas lauxlitere "politika persekuto". Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
