>> Paul: >> Sergio pruvis, ke la vorto "represio" estas uzata, kaj gxi do meritas >> aperi.
Ankaŭ la vorto "repremo" estas uzata, mi neniam ĝin renkontis sed mi ĵus kontrolis per la reto kaj trovis "repremo" en la celata senco de "represio". > Renato: > Mi dubas. Li montris, ke ĝi estas uzata en difinita teritorio (Rusujo, > Litovujo kaj ankoraŭ alia balta lando, se mi ne eraras). Multon plian > oni bezonus por enmeti vorton en REVOn. Sed "submeto" ne sufiĉas. Oni povas konservi "represi-" kaj sendi ligon al "repremo". Same, ligi "repremo" al "represio". Mireja
