Sergio pruvis, ke la vorto "represio" estas uzata, kaj gxi do meritas aperi. La sola kritiko mia estas la fontoj. Mi opinias, ke ni menciu ekzemplojn nur de "bonaj auxtoroj". Certe eblas diskuti, kiu estas bona auxtoro kaj kiu ne, sed Vikipedio sendube ne estas bona auxtoro. Mi dum jaroj estis gxia kunlaboranto, kaj lacigxis, pro la dauxra apero de "bona-tago-esperantistoj" kiuj aux verkas lingve fusxajn tekstojn, aux fusxas lingve bonajn kontribuojn.
La fakto, ke "represio" aperas en ReVo, tamen ne signifu, ke ne aperu ekzemplaj frazoj kun la vortoj "politika subpremo" kaj "politika subpremado". Do mi sugestas, ke la kontrauxuloj de la uzo de "represio" kontribuu per la aldono de tiuj derivajxoj kaj ekzemploj en la artikolo "prem". Ekzemploj ne mankas en la literaturo. -- Paul Peeraerts http://Paul_Peeraerts.ipernity.com/?lg=eo
