>>> Vilhelmo: >>> [...]. Se vi asertas ke la vorto "kripo" ja ekzistas en E-o, tiam mi >>> povas nur respondi ke, lau mi, en serioza Esperanto ghi ne ekzistas.
>> Provu difini vian "serioza Esperanto" mi petas. >> Mireja > - Esperanto kiu respektas sian Fundamenton kaj evoluas lau ties principoj. > Vilhelmo. De tiu difino sekvas ke tiuj kiuj uzas la vorton "blogo" ne praktikas la lingvo en serioza Esperanto :-). Serioze...se tia estas la "serioza Esperanto" kia de vi priskribita, tiam la "serioza Esperanto" fariĝis/as altvalora perlo. Mi konsentas ke la vorto "kripo" en sia uzo estas malofta sed ŝajnas ke iuj (ne mi) bezonis en Esperanto la vorton por priskribi la koncernan objekton. De kiuj vortaroj venas la vorto? De kiuj instruistoj? Mi ne scias. Mi konsentas ke la vorto "kripo" ne sekvas la regulon 16, oni povus proponi alian terminon, sed kiun? "Trogo" ne taŭgas, trogoj estas realaj grandaj ujoj en kiuj la brutoj povas trinki aŭ manĝi, kampaj trogoj estis kavigitaj en granda ŝtono kaj stalaj trogoj estis konstruitaj el lignaj traboj. En mia regiono videblas multaj elŝtonaj trogoj apud la domoj en kamparo. "staltrogo" pli taŭgas ol la simpla "trogo" por la objekto arte farita por reprezenti la naskiĝon de Jesuo. Sed se "kripo" jam ekzistas, pli bone estas ke oni trovu ĝin en ReVo ol lasi tiujn, kiuj bezonas la vorton, sin demandi: "kiel mi dirus tion?". Esperanto estas lingvo por ĉiuj kiuj volas ĝin lerni, se ĝi estas lingvo por kelkaj influaj "groupuscules", ĝi neniam estos "la bona lingvo". Mi ĵus trovis la vorton "kripo" en tre "serioza Esperanto" ĉe: http://www.ikue.org/kristnasko2006/05.htm Mireja
