> Bertilo Wennergren: > Lau mia scio, en plej multaj lingvoj, oni tiel uzas la respondan > vorton por staltrogo en ambau signifoj.
Staltrogo estas trogo laŭ la Fundamento. Staltrogo ne estas kripo kaj kripo ne estas staltrogo. Hodiaŭ la loko de la naskiĝo de Jesuo ne plu ekzistas reale kiel ĝi iam estis. Sed la naskiĝo de Jesuo estas same fundamenta al kristanoj kiel la Fundamento al esperantistoj. Pro tio kiam kristanoj pretas festi Kristnaskon, ĝoje ili rekreas iel la scenon per artaĵoj kiel ekzemple kripoj (la kristnaskaj kripoj). Kompreneble multaj revas pri vizito en la supozatan lokon de la naskiĝo kiu estas Betlehema, por preĝi "al la Betlehema kripo", tio signifas "sur la groto de la Naskiĝo", ne signifas "sur la staltrogo kie kuŝis Jesuo". La staltrogo kie Maria kuŝigis Jesuon estas nur detalo de la scenejo. La scenejo estas konkretigita per kripo, ne per staltrogo...eĉ en Betlehemo. Mireja PS: Post diskuto oni provos plibonigi la paĝon de la artikolo "kripo". Tutcerte estas ke mi ne plu hezitas pri la ĉeesto de la vorto "kripo" en ReVo.
