Paul Peeraerts skribis:

> Kelkaj sugestas, ke "kripo (1)" kaj "staltrogo" estas sinonimoj. Mi 
> tamen dubas pri tio. Unu el la diferencoj estas, ke trogo povas enhavi 
> fluidaĵojn (aŭ duonfluidan substancon kiel kaĉon), dum kripo ne povas. 
> Kripo ja havas fendojn, tra kiuj la bestoj povas fortiri ekzemple la 
> fojnon.

Eble vi pravas, sed sur kio vi bazas tiun ideon?
Kie vi trovis, ke "kripo" estas tio, dum "trogo" estas jeno?

PIV certe ne prezentas tian distingon. Ankaŭ Krause
malkonsentas.

Kiu vortaro aŭ entute kiu fonto, normo aŭ esploro subtenas
vian opinion?

Eble estas tute inda tiu distingo. Mi ne scias.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a