Je 10/1/09, mireille:
[...]
> Do ni metu bonan difinon en la vortaro por la senco 2 kaj la
> tradukoj al aliaj lingvoj pli helpos (kaze de dubo pri la kompreno).
> Por tio mi proponas la difinon:
> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de
> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, videblas ekzemple porbesta
> manĝujo,
Fakte, "staltrogo"
> azeno, bovo, ŝafoj, kaj la kernaj roluloj: Maria, Jozefo kaj Jesuo."
Nu, "la Kristnasko" estas kanona temo de la ortodoksaj ikonoj, kiuj
ankaŭ estas "artaj prezentoj". Kvankam konsiderinde malsimilaj "artaj
prezentoj".
(Interalie, Maria sur tia ikono kutime rigardas ne Jesuon, sed
Jozefon. Tiu sidas enpensa kaj iom flanke; kvankam li plu surhavas
sian nimbon, lin evidente ronĝas hezito. Kaj dum en la supra parto
abundas la anĝeloj distrumpetantaj la Bonan Novaĵon, malsupre apud
Jozefo staras demono lin tentanta.)
> Alia eblo estas:
> "La kristnaskaj kripoj arte reprezentas la scenon de la naskiĝo de
> Jesuo. Kvankam tre diverse reprezentitaj, ĉiam videblas Maria,
> Jozefo kaj Jesuo."
Fakte la rusa (aŭ eble pli bone estus diri "ukrajna", ĉar temas pri la
okcidenta periferio) vorto pli ofte indikas ne senmovan aranĝon, sed
pupteatran spektaklon ("drama kavernaĵo"). Kiom mi komprenas, ankaŭ
en la Okcidento temas pri ambaŭ aferoj: kaj teatraĵo, kaj senmova
pupgrupo en dekoraĵo.
>> Interalie, mi iom skeptike legis la proponon de Renato pri "Kristnaska
>> sceno" -- tamen ĵus mi konstatis, ke la anglalingva Vikipedio preferas
>> ĉi tian terminon "Nativity scene" (kaj plusendas al de la pruntvorto
>> "creche"): http://en.wikipedia.org/wiki/Nativity_scene
>> <http://en.wikipedia.org/wiki/Nativity_scene>
>> Do, ankaŭ por la anglalingvanoj tia "creche" estas neevidenta.
> "Kristnaska sceno" estas rekta paŭsado el la angla. Kiel mi
> respondis al Renato per ekzemploj, ĝi konvenas en certaj kuntekstoj
> ne en ĉiuj.
Mi celis ne tiom pravigi Renaton, kiom indiki ke la verto ne estas
tiom universale komprenata eĉ en la okcidenta mondo. "Kristonaskejo"
estus pli klara (por la senmovaĵo). Aliflanke, "kristnaska sceno"
povas indiki ankaŭ la teatraĵon.
[...]
--
Sergio