>> Mireja: >> Ne ĝenas min ke oni fortiru la sencon 2 de "kripo" sed ne estas >> akceptebla ke oni lasu la difinon de Paul.
> Paul Peeraerts a écrit : > Mi ne plu komprenas vin, Mireja. Fortiri sencon 2? Sed ĝi estas la > plej ofta! Kiel iu prave rimarkis tie ĉi, la origina senco 1 estas > konata nur inter posedantoj de ĉevaloj kaj inter kamparanoj. Kial do > forigi sencon 2??? Mi ne proponas ke oni forigu ĝin, mi diris ke ne ĝenus min ke la senco 2 ne ĉeestus. Sed vi pravas atentigi ke la senco 2 troveblas rete, dum la sencon 1 mi eĉ ne trovis. La pridiskutata objekto estas miaopinie geografie sufiĉe konata por ke esperantistoj komprenos la vorton "kripo" en sia kunteksto eĉ sen vortaro. Tiel ne tre ĝenus se mankos la senco 2 en la vortaro. Multe pli ĝenus se la senco 1 ne estus klare difinita ĉar legante la vorton en la senco 1 en teksto (eĉ en priagrikultura kunteksto) tre malfacile oni komprenos kian manĝujon la vorto priskribas (mi komprenis "trogo" anstataŭ la celata kripo) Mireja
