Rilate la kripan diskuton (cxe kiu mi apartenas al la silente atentema 
plimulto), mi sxatus reagi nur gxeneralece, pretekste de la Sergiaj frazoj

"Oni bezonas vortojn por ĉiaj aferoj, sendepende ĉu oni ŝatas ilin aŭ
ne. Ankaŭ por budaismaj aferoj oni bezonas terminojn, eĉ se oni ne
estas budaano."

Ju pli uzata estos Esperanto, des pli da distingoj gxi bezonos fari por speguli 
la distingoricxan mondon en kiu gxi uzigxos. Sama fenomeno jamas pri la multe 
fanfaronata vortricxeco de la angla.

Estas alia demando cxu la Esperantaj distingivoj plinombrigxos danke al novaj 
radikoj aux kunmetajxoj. Pri tio oni povas "decidi" nur okazon post okazo.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a