--- On Wed, 9/30/09, mireille.corobu wrote: [...]
> Mi ne proponas ke oni forigu ĝin, mi diris ke ne ĝenus min ke la > senco 2 ne ĉeestus. Sed vi pravas atentigi ke la senco 2 troveblas > rete, dum la sencon 1 mi eĉ ne trovis. La pridiskutata objekto estas > miaopinie geografie sufiĉe konata por ke esperantistoj komprenos la > vorton "kripo" en sia kunteksto eĉ sen vortaro. Ni ja vidis, ke plejparte oni ne komprenis (mi ne komprenis, ekzemple). Interalie, mi iom skeptike legis la proponon de Renato pri "Kristnaska sceno" -- tamen ĵus mi konstatis, ke la anglalingva Vikipedio preferas ĉi tian terminon "Nativity scene" (kaj plusendas al de la pruntvorto "creche"): http://en.wikipedia.org/wiki/Nativity_scene Do, ankaŭ por la anglalingvanoj tia "creche" estas neevidenta. > Tiel ne tre ĝenus se mankos la senco 2 en la vortaro. Multe pli > ĝenus se la senco 1 ne estus klare difinita ĉar legante la vorton en > la senco 1 en teksto (eĉ en priagrikultura kunteksto) tre malfacile > oni komprenos kian manĝujon la vorto priskribas (mi komprenis > "trogo" anstataŭ la celata kripo) Nature oni emas supozi, ke temas pri "staltrogo", kaj la Londona Biblio ĝuste tiun vorton uzas. Tamen ŝajnas ke la germana etimo plie aludas kradmanĝujon (kiu eble estas pli kutima en la germaniaj staloj, kvankam malbone taŭgas por la rolo de surogata lulilo). Tamen probable pro la lingva misinfluo mi vidis sur kelkaj okcidentaj pentraĵoj la bebon Jesuo kuŝi en ia krada aranĝo. Ĉiel ajn, restas malklara: ĉu la bredista "kripo" estu ajna stalmanĝujo -- do, supernocio? Aŭ specife "kradmanĝujo"? La vorto kunmetoj ja estas multe pli klaraj: stalmanĝujo = { staltrogo | kradmanĝujo } -- Sergio
