> Miroslav Malovec : > Do ni devas diferencigi tri aferojn: > 1. staltrogo = mangxujo kun fojno, en kiu kusxis Jesu-infano > 2. kripo = arta scenejo (desegnita, skulptita, rolata de homoj) > pri la tuta stalo, en kies mezo kusxas infano en la staltrogo, > cxirkauxe staras Maria, Jozefo kaj stalaj bestoj (bovo, azeno, > sxafoj) > 3. betlehemo = arta scenejo (kutime skulptita) pri la urbo > Betlehemo - antauxe estas la stalo, malantauxe la urbo, > oni vidas pejzagxon kun pasxtistoj, tri magoj, ofte la figuretoj > movigxas kaj estas auxdebla kristnaska melodio.
Vi pravas aldoni "betlehemo", mi ne bone komprenis kia ĝi estas, sed nun komprenas. Nur la verbo "staras" iom ĝenas min, krom la verbo "estas" mi ne scias kiel anstataŭigi "staras". Inter la legantoj estas multe pli kompetentaj ol mi por trovi pli taŭgan verbon. Pri la cetero viaj difinoj estas miaopinie akcepteblaj. Mi dankas pro via klara respondo. Mireja
