--- In [email protected], Vilhelmo Lutermano <vluterm...@...> wrote:
>
> Je Dimanĉo, la 4a de Oktobro 2009EO 05:13:08EO pistike65 skribis:
> > > Sed chu tiam oni ne devus ankau trovi apartan vorton por tiu pupo kiun
> > > oni
> >  > metas en tiun "trogon" kiel simbolon por la eta Jesuo?
> >
> >  Jes, sed kunmetita vorto suficxos: "puptrogpupo". La problemo estus nur
> > pri gxia langrompa karaktero, cxar se Vi prononcos gxin dekfoje sinsekve,
> > Vi riskos eldiri "popgruptruo" aux "gruppugtruo".
> 
> - Nu, kunmetita vorto ja sufichos, sed ne nepre "puptrogpupo". Sufichas pli 
> simpla "trogpupo" - char kuntekste klaras pri kia pupo temas. Kaj se iu 
> rompas 
> sian langon dirante trogpupo, li povas ankau diri "trogopupo". Chu ne?

certe en ordo por mi.

> >  amoke
> 
> - Nu, se iu volas "amoke" etnigi Esperanton, li ja rajtas tion, sed mi 
> almenau 
> provos haltigi lian frenezan kuradon kaj - chefe - mi provos ne postkuri lin.

"amoke" estas mia kutima subskrib-formulo, kiam mi celas ke mia mesagxo ne 
estas (kom)prenenda tute serioze.

amikmokmike
Istvan


Rispondere a