Je Lundo, la 12a de Oktobro 2009EO 05:57:33EO pistike65 skribis: > Akusxi" tute ne egalas al "naski", kaj la diferenco ne estas nur aspekta. > Kiam la akusxo komencigxas (hungare: amikor megkezdődik a vajúdás; > angle: when labor sets in; france: quand l'accouchement commence), ofte > devas pasi ankoraux horoj gxis la nasko.
- Nu, la aspekteco kushas en la du aspektoj de dauro kaj rezulto. Tamen, la ekz-oj en ReVo shajnas indiki ghuste la inverson: "naskantino" kaj "akushintino". Tie la dauro shajnas esti la nasko kaj la rezulto la akusho. Se oni guglus pri la uzado, oni eble ricevus rezultojn kiuj respondas al la etnaj lingvoj de la uzantoj. La germana ne bezonas tiujn du aspektojn, ambaukaze temas pri "Geburt" (nasko). Tamen en kuracista jhargono kaj ankau altnivele ekzistas la vorto "Entbindung" (malligo), uzata sinonime, kvankam la etimologia signifo estas "malligo", kiu indikas la finan momenton, iel la rezulton, de la nasko, nome la chesigon de la umbilika ligo. Tiel direblas "vom Einsetzen der Wehen bis zur Entbindung dauerte es nur 20 Minuten" (de la komenco de la naskokonvulsioj ghis la "malligo" pasis nur 20 minutoj). Do, chu almenau guglado donas malsaman aspekton inter nasko kaj akusho? Kaj se jes, kiun? Chu tiun de István au tiun de ReVo? Vilhelmo. Kaj por István: "Kiam la akusxo komencigxas (hungare: amikor megkezdődik a vajúdás; - kiel nomighas la fino de tiu akusho? > angle: when labor sets in; - kiel nomighas angle la fino de tiu "labor"? > france: quand l'accouchement commence), - kiel nomighas france la fino de la "accouchement"? > ofte > devas pasi ankoraux horoj gxis la nasko. - kaj do, kiel nomighas tiu "nasko" en la cititaj lingvoj? -vl -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" http://eo.mondediplo.com kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Esperanto - Linukso de la lingvoj Linukso - Esperanto de la komputiloj -vl
