Mireille Corobu skribis: > Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare > diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke la > francoj plejparte loĝas en Francujo.
Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu la simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas nun, kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la sinonimo "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_. Iom esploru la efektivan uzon, ekzemple per Guglo, au per la Tekstaro de Esperanto. Vi trovos, ke ne estas diferenco en la signifoj de "Germanujo"/"Germanio", "Svedujo"/"Svedio", "Chinujo"/"Chinio" k.t.p. k.t.p. Ankau estas plene samsignifaj "Pollando", "Polujo" kaj "Polio"; "Svislando", "Svisujo" kaj "Svisio"; k.t.p. Iam mi emas kabei pro la lavangoj da strangaj ideoj, kiuj fluas tra Esperantujo (au - se vi volas - Esperantio)... -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
