2009/10/29 Sergio Pokrovskij <[email protected]>: > --- On Thu, 10/29/09, Bertilo Wennergren wrote: >> Iom esploru la efektivan uzon, ekzemple per Guglo, au per la >> Tekstaro de Esperanto. Vi trovos, ke ne estas diferenco en la >> signifoj de "Germanujo"/"Germanio", "Svedujo"/"Svedio", >> "Chinujo"/"Chinio" k.t.p. k.t.p. Ankau estas plene samsignifaj >> "Pollando", "Polujo" kaj "Polio"; "Svislando", "Svisujo" kaj >> "Svisio"; k.t.p. > > Mi ne povas tiom rezolute aserti. Ekz-e la poloj havas vortojn > "Polska" (la regno) kaj "Polonia" (ĉiom da poloj -- ekz-e mi aŭdis la > opinion de ĉikagano ke Ĉikago estas la plej granda urbo de la tuta > "Polonia" -- tie loĝas pli multe da poloj ol en iu ajn urbo de la > mondo). Tiun "Polonia" mi volonte esprimus per "Polujo" -- kaj mi ne > certas, ke neniu ajn uzis la vorton tiel. Kaj mi certe ne uzus > tiasence "Polio"n aŭ "Pollando"n.
Mi supozas ke neniu disputas ke ekzistas tiaj 2 konceptoj de sxtato kaj komunumo. Sed tio pruvas nenion pri la signifoj de io kaj ujo. Vi ne prezentas argumenton kial ujo kaj io havas tiujn malsamajn signifojn; vi sxajne nur montras, ke estus konvene viaopinie se ili malsamas. Vi sxajnas egaligi argumenton ke la 2 konceptoj (sxtato kaj lingvokomunumo) estas malsamaj kun argumento ke ujo kaj io havas malsamajn signifojn, sed la unua ne implicas la duan. Por mi, sxajnas tute arbitre diri ke "ujo signifas la komunumon kaj io signifas la sxtaton", kaj kontraux la fundamento kaj la oficialaj difinoj kaj la cxiutaga lingvouzo kiun mi rimarkas. Gxi simple sxajnas esti persona kampanjo reformeti la lingvon. Analogie, mi povus rimarki, ke ekzistas benzinsxpari malgrandaj auxtoj, kaj ekzistas grandega malekoligiaj auxtomobiloj, sed estus strange se mi forte insistus ke unu estas "auxto" kaj la dua estas "auxtomobilo", kaj ke estas eraro nomo etan auxton "auxtomobile" aux inverse, cxu ne? Laux difino, auxto kaj auxtomobilo estas sinonimoj (kaj unu estas pli moderna/moda/populara vorto ol la alia), same kiel landonomoj kun ujo/io/lando estas sinonimoj; ecx se mi pensas ke estus konvene se auxto signifu malgrandan kaj auxtomobilo signifu grandan, miaj argumentoj probable ne estus konvinkaj al multaj aliaj homoj. amike, russ
