--- On Thu, 10/29/09, Russ Williams wrote:

[...]

> Mi supozas ke neniu disputas ke ekzistas tiaj 2 konceptoj de sxtato
> kaj komunumo. Sed tio pruvas nenion pri la signifoj de io kaj ujo.

Ujo laŭdifine parolas pri etno, dum -i dekomence estis abstrakta: Z
enkondukas ĝin okaze de "Meksikio, Alĝerio, Tunisio" -- kaj neniu iam
ajn imagis, ke temas pri komunumoj bazitaj sur ĉi tiuj urbonomoj.  Dum
la ujo-vortoj tiel funkciis dekomence (Esperantujo).

> Vi ne prezentas argumenton kial ujo kaj io havas tiujn malsamajn
> signifojn; vi sxajne nur montras, ke estus konvene viaopinie se ili
> malsamas.

Mi jam prezentis ilin pli frue.  "Arabio" nepre estas limigita per la
koncerna duoninsulo, dum "Arabujo" estas natura nomo por la tuta araba
mondo; "Kristanujo" estas vorto natura kaj komprenebla, "Kristanio"
estas io pli konkreta (supozeble la malnova nomo de Oslo?).

Mi aldonu ke la i-nomoj estas la reala parto de la lingvo, multe pli
reala ol la uj-nomoj.  La senco de la i-nomoj estas firme establita,
dum la senco de la uj-nomoj estas kaduka kaj iom nebula.

> Vi sxajnas egaligi argumenton ke la 2 konceptoj (sxtato kaj
> lingvokomunumo) estas malsamaj kun argumento ke ujo kaj io havas
> malsamajn signifojn, sed la unua ne implicas la duan.

Logike tio ne implicas, sed praktike ja implicas.  Estas ja natura
evoluo de ĉiuj lingvoj: kiam aperas sinonimoj, realiĝas unu el du
ebloj: aŭ unu forpuŝas la alian, aŭ ili diferenciĝas (semantike kajaŭ
stile).  Uj-nomoj neniam povos forpuŝi la i-nomojn; aŭ ili definitive
formortos, aŭ ili utile ŝanĝos sian sencon.

> Por mi, sxajnas tute arbitre diri ke "ujo signifas la komunumon kaj
> io signifas la sxtaton", kaj kontraux la fundamento kaj la oficialaj
> difinoj kaj la cxiutaga lingvouzo kiun mi rimarkas. Gxi simple
> sxajnas esti persona kampanjo reformeti la lingvon.

Tio estas provo atribui al la duonmortinta -ujo utilan sencon, ĉar
alie ĝi estas malutila redundaĵo en la normala Esperanto preskaŭ
neuzata.  Mi pretas koncedi, ke en tio estas iom da semantika ŝovo
kompare kun la Fundamento -- tamen ŝovo tre malgranda, ĉar ankaŭ la
Fundamento uzis -ujon pli vaste ("Morti pro la patrujo estas agrable"
-- kaj la patrujo ne nepre estas jure establita regno, ĝi povas esti
Kurdujo aŭ Eŭskujo).  Do, ne tro insistu pri la fundamenta senco de
-ujo.

[...]

-- 
Sergio





      

Rispondere a