--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Thu, 10/29/09, Bertilo Wennergren wrote:
> 
> > Mireille Corobu skribis:
> 
> >> Mi komprenas "francoj loĝas en Francio" kiel Vilhelmo. Estus erare
> >> diri ke la francoj loĝas en Francio, dum akcepteble estus diri ke
> >> la francoj plejparte loĝas en Francujo.
> 
> > Estas nekredeble, kion oni emas elpensi nuntempe. Finfine akceptu la
> > simplan fakton, ke la du vortoj "Francio" kaj "Francujo" estas nun,
> > kaj estis dum la tuta historio de nia lingvo (ekde kiam la sinonimo
> > "Francio" aperis) - _plene samsignifaj_.
> 
> Unue, ne tion diris Mireille.  Mi vidis malnovan lernolibron pri la
> franca lingvo, verkitan de francianoj, kiu prezentas franclingvan
> kanadanon kiel francon (fakte, la lernolibro rakontas pri vojaĝo de
> tiu kanadano en Francion).  Ion similan (laÅ­ miaj malklaraj rememoroj)
> skribis Jules Verne.

Probable temas pri lia romano "Famille-sans-nom", kies okaztempo estas la jaroj 
1830-aj. Komence de la romano, Verne donas la historian fonon, kaj tie li 
ankoraux parolas pri francoj, sed en la nuntempo de la romanoj jam pri 
"franckanadanoj" (Franco-Canadiens).

La romano legeblas rete:
http://jv.gilead.org.il/zydorczak/fam01.html
http://jv.gilead.org.il/zydorczak/fam02.html
(...)
http://jv.gilead.org.il/zydorczak/fam10.html

amike
István Ertl


Rispondere a