Karaj,

--- In [email protected], "Johan" <derks....@...> wrote:
>
> Bernhard Pabst:
> >Vi tute pravas, Istvan,
> >la listo de Corsetti estas multfoje fusha kaj ghenerale malfidinda. 
> >Jam la titolo estas erariga. Tre ofte nek temas pri 
> >"pli simplaj" nek pri "samsignifaj" vortoj.
> 
> 
> Kiu estas tiu Bernhard Pabst ?
> 
> Tiaj tekstoj de malamo estas al mi ne-akcepteblaj.
> Se edukita homo kritikas iun, li direktas sin rekte al la kritikato. La 
> veneno estas en tio, ke dekomence ne eblas intershangho de opinioj kun tiu.
> Frustrito kiu tamen en tia maniero volas elmeti pugnobaton, esperante ke lia 
> - en chi-tiu kazo la opinio de Istvan Ertl - gajnos, malpurigas sian blazonon.
> Istvan, chu vi bovenigas tiajn aprobojn? Eble estus bone, se vi distancighus 
> de tia metodo de sinjoro Pabst !

Kiel Renato mem diris, cxiu rajtas je sia opinio.
Mi ne trovas la vortojn "multfoje fusha kaj ghenerale malfidinda" aparte 
ofendaj - cxiu el ni kies mensproduktoj videblas publike estas elmetitaj al 
tiaj kritikoj, ofte pli venenaj. Pli bone tio ol la Esperantuje pli kutima 
lauxdado senkritika.
Mi mem ne opinias la Renatan prilingvejon "multfoje fusha kaj ghenerale 
malfidinda", precipe cxar mi ne suficxe studis gxin. Mi kritikis nur gxian 
bazan principon de malrekomendemo. Do, ne estas kialo samigi la opinion de 
Bernhard kaj de mi mem.

amike
István Ertl


Rispondere a