> István Ertl: > Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj > eroj, "jeter un coup d'oeil" kaj "examiner" se temas pri unu afero.
Ĝuste en tiuj du sencoj mi skribis "Mi ne trarigardis la vikiajn paĝojn", kaj pro tio (poste) mi ne trovis tujan verbon en la franca. Mi eĉ memoras ke unue mi volis kribi "okulumi" (do "jeter un coup d'oeil") sed hezitante mi iris en ReVon kaj necertece komprenanta la ĝustan sencon de la esperanta "okulumi" mi ŝanĝis al "trarigardi". Tiam mi miris ne trovi la vorton "trarigardi" en la vortaro. Ŝajnas ke oni uzas la verbon "trarigardi" multe pli facile ol oni ĝin difinas ;-), jen verbo kiu ne bezonas difinon por esti komprenata... Tutealie estas kiam temas pri idiomaĵoj kaj eĉ kelkaj substantivoj. Mireja
