--- On Mon, 12/7/09, pistike65 wrote:
> Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
[...]
>> France mi eble dirus "scruter".
> "scruter" al mi sxajnas tro rilati al strecxa atento, gxisfundeco,
> koncentriteco.
Jes – kaj tio estas unu el la sencoj de tra-:
"de komenca ĝis fina grado de plenumo; komplete, tutplene" [PIV2].
> Por "trarigardi" mi proponus "passer en revue", se temas pri pluraj
> eroj,
Bone.
> "jeter un coup d'oeil"
Nepre ne! Tio estas la malo de "trarigardi".
> kaj "examiner" se temas pri unu afero.
Tolereble. Ĉu tamen ne estas surpriza, ke "jeter un coup d'oeil" kaj
"examiner" aperas kvazaŭ sinonimoj? Kp:
"Mi ne povas diri kun certeco, mi ne ekzamenis (ne trarigardis) la
aferon, mi nur ĵetis rigardon sur ĝin."
--
Sergio