2010/1/20 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
>>> Mi kredas ke la uzo de "veka" en la senco de "vekita"/"nedormanta"
>>> estas erara imito de kelkaj naciaj lingvoj.
>
>> Mi samopinias: por mi "veka" ne devus signifi "vekita" sed en la
>> praktiko de la lingvo iuj facile faras la eraron do nia cerbo povas
>> kutimiĝi registri duan sencon de "veka".
>
> Por mi la uzo de "veka" en la senco "maldorma" estas nepre eraro,
> kaŭzita de senpripensa imito de konfuzo propra al la ĝermanaj
> lingvoj.  Ĝi estas ne pli akceptebla ol la aliaj eraroj kaŭzita de
> nacilingvaj influoj.

Hm... tiu vorto "maldorma" trafas min. Mi atendus "sendorma".

Sxajnas ke neniu menciis la vorton "maldorma" antauxe en la diskuto,
sed pro kunteksto, vi sxajnas uzi gxin same/simile kiel
"vekita/nedormanta".

Do kiel oni povas kontrauxi "veka=vekita" per argumento ke "vek/"
havas verban karakteron, sed akcepti "maldorma" por "nedormanta" kiam
"dorm/" ankaux supozeble havas verban karakteron? Almenaux sxajnas al
mi ke la prefiksoj "mal" kaj "ne" ne sxangxas la argumenton, cxu ne?
Alie, ni povus diri ke "malveka" kaj/aux "neveka" estas en ordo por
"nevekita", se "maldorma" estas en ordo por "vekita", cxu ne? (Aux cxu
"malveka/neveka" por "nevekita" ja estas en ordo?)

konfuzite,
russ

Rispondere a