ReVo difinas gxin per: Diplomata paŝo, ago (noto, buŝa deklaro ks), por atingi iun difinitan celon: la finance malforta registaro faris demarŝojn por atingi novan eksterlandan prunton.
En NPIV ni trovas lauxvorte la samon, krom ke anst. "diplomata" ni havas "oficiala". Siavice, "diplomata" laux ReVo = "de diplomato". Do, cxu mi komprenu ke demarsxo estas io kion nur diplomatoj povas fari? Sxajnus stranga limigo de la ebla agantaro. Gxis nun, ecx se ne ofte, mi certe foje diris ke mi bezonas fari demarsxon cxe la urbodomo por ricevi atestilon, ks. Sed mi ne estas diplomato... amike, diplomatie Istvan Ertl
