--- On Tue, 2/3/10, pistike65 wrote:
> "ateliero" memorigas ke la difino de "trejni" eble estas tro
> malvasta en ReVo:
> Prepari por sporto, batalado ktp, ekzercante kaj hardante
> do, sxajnas io nur korpa. Dume, en "la reala vivo" ankaux
> diversspecajn seminariojn, atelieron, klerig-okazojn oni
> nemas "trejnado".
Estas multe da eraroj en "la reala vivo", kaj ne ĉiujn oni hastu
aprobi.
Min ĝenas la misuzo de "ateliero" kiam temas pri konferenco aŭ
seminario. Mi jes povas akcepti la metaforon "li studis en la
ateliero de NN" (ekz-e "en la ateliero de Leonardo da Vinĉi"), kaj
metafore "ateliero de la eminentulo NN" (= master class). Sed nomi
tiel ordinaran konferencon ŝajnas al mi malnecesa fuŝo, ĝi senbezone
malfaciligas la lingvon.
Ankaŭ la alia anglaĵo, la misuzo de "trejni" anstataŭ "instrui" estas
evitinda. Estas normala ke oni nomas tiel ekzercadon, ne nepre
sportan; sed la uzo anglalingva estas pli vasta -- kaj tia kroma
vasteco malhelpas ĝustan komprenon (kvankam eble faciligas tradukon en
Esperanton por fuŝtradukistoj).
Tio kontrastas kun mia ĵusa konstato pri la industria uzo de ateliero
uzina. Min neniom ĝojas tia uzo (normala franclingve, sed stranga por
ruslingvano); tamen bedaŭrinde mi ne trovas pli taŭgan esprimon, kaj
pretas akcepti la francan amplekson. Dum por la angleca misuzo de
"ateliero" por "konferenco" mi vidas nenian bezonon. Ĝi ne servas
utilan celon, kaj estas rekte malutila por la esperantistoj kies
hejma lingvo tian strangaĵon ne havas (ekz-e por la rusoj).
Resume, mi pretas toleri kaj eĉ aprobi strangaĵojn kiam ili estas
utilaj, kiam ne estas pli bona solvo. Sed kiam Esperanto jam posedas
pli klaran kaj precizan esprimon por la sama afero, tiam enkonduki
nelogikan barbaraĵon (anglan, francan, rusan, japanan ...) estas fuŝi
la lingvon.
--
Sergio