Evidente, "kursaro" do povas nomigxi "atelio"...
Laux la sama logiko kiu igis poeton Gafur Gazizi nomi fenestron "gicxo"...

amoke
Istvan Ertl

--- In [email protected], Russ Williams <cxiomor...@...> wrote:
>
> 2010/2/28 Bernhard Pabst <bernhard.pa...@...>:
> > Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier
> > en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux
> > skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).
> 
> Pri "ateliero": mi rimarkas en realo ecx pli vastan sencon sencon de
> "ateliero" por ia ajn mallongdauxra kurso, dum Esperantaj renkontigxoj
> ekzemple.
> 
> Tia uzado similas al tio, ke en la angla "workshop" povas esti specife
> la laborejo de artisto aux metiisto, sed ankaux povas esti tia
> kurseto. Kredeble estas tiel en aliaj lingvoj, cxar mi rimarkis tiun
> uzemon en multaj E-istoj de diversaj denaskaj lingvoj en diversaj
> E-renkontigxoj!
> 
> amike,
> russ
>


Rispondere a