2010/2/28 Bernhard Pabst <[email protected]>:
> Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier
> en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux
> skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).

Pri "ateliero": mi rimarkas en realo ecx pli vastan sencon sencon de
"ateliero" por ia ajn mallongdauxra kurso, dum Esperantaj renkontigxoj
ekzemple.

Tia uzado similas al tio, ke en la angla "workshop" povas esti specife
la laborejo de artisto aux metiisto, sed ankaux povas esti tia
kurseto. Kredeble estas tiel en aliaj lingvoj, cxar mi rimarkis tiun
uzemon en multaj E-istoj de diversaj denaskaj lingvoj en diversaj
E-renkontigxoj!

amike,
russ

Rispondere a