Yury Finkel:

> Iom flanka rimarko...
>
> 2010/3/2 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
>> Min ĝenas la misuzo de "ateliero" kiam temas pri konferenco aŭ
>> seminario.
>
> A ha, nur nun mi finfine komprenis, kial en la firmao, kie mi antauxe
> laboris, cxambro por konferencoj nomigxis "ateliero" (ателье). Por mi
> tio cxiam estis neklarigebla enigmo. Evidente, mi ne sciis anglan
> uzadon de tiu vorto. Kiu nomis la cxambron tiel, mi ne scias, sed
> evidente tio estis homo fanfaronema pri sia "eliteco" pro sia scio de
> la angla (kaj malscio de la rusa) ;)

En la usona varianto de la angla lingvo oni NE uzas por
tio vorton "ateliero" (aux ion ajn similsonan).  La kutima
nomo por la kunsido-cxambro estas, gxuste kiel vi skribis,
cxambro por konferencoj (conference room).

Ankaux por la formo "workshop", kiun oni menciis antauxe,
la baza rusa ekvivalento estus "мастерская" (metiejo),
sed ne "ателье" (ateliero).

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com> 

Rispondere a