Miaopinie la internacia (kaj pro tio esperanta) signifo de demarsxo estas 
pli malvasta, pli limigita ol la franca semantiko, el kiu gxi estas prenita. 
En la franca démarche ja tute gxenerale signifas iro, aliro, ir-maniero, 
alpasxo, intenco kaj i.a. ankaux demarsxo (gxentila, formala alpasxo, peto, 
demando en intersxtataj rilatoj). La gxusta traduko de demarsxo al la 
germana ekzemple estas la diplomatia fakvorto Demarche (tiel prave Krause 
eo-de 1999). Do, PIV kaj ReVo (ecx!) pravas: en Esperanto (kaj la germana 
ktp.) limigita uzo nur en diplomatio, falsa amiko do por franc-parolantoj, 
kiuj havas gxin en la gxenerala vortaro.

Kompreneble ankaux vi povas fari demarsxon cxe (aux al?) la urbodomo, sed 
nur ironie, stile troige. Al la urbodomo vi alpasxu kiel proponanto, vi 
kontaktu gxin, vi petu atestilon, sed ekster-ironie vi ne faras demarsxon.

Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier 
en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux 
skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt).

Sukceson, ke la burokratoj donos al vi, kiun vi deziras.

Bernardo

http://www.ipernity.com/blog/37943/232493
(170 artikoloj pri vortaroj, terminologio, tio kaj jeno - precipe jeno)

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "pistike65" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Sonntag, 28. Februar 2010 12:00
Betreff: [revuloj] Demarsxo


ReVo difinas gxin per:

Diplomata pa&#349;o, ago (noto, bu&#349;a deklaro ks), por atingi iun 
difinitan celon:  la finance malforta registaro faris demar&#349;ojn por 
atingi novan eksterlandan prunton.

En NPIV ni trovas lauxvorte la samon, krom ke anst. "diplomata" ni havas 
"oficiala".

Siavice, "diplomata" laux ReVo = "de diplomato". Do, cxu mi komprenu ke 
demarsxo estas io kion nur diplomatoj povas fari? Sxajnus stranga limigo de 
la ebla agantaro.

Gxis nun, ecx se ne ofte, mi certe foje diris ke mi bezonas fari demarsxon 
cxe la urbodomo por ricevi atestilon, ks. Sed mi ne estas diplomato...

amike, diplomatie
Istvan Ertl


Rispondere a