Dankon! Vi certe pravas. Mi adaptos mian personan uzon. En cxi tiu listo oni cxiam lernas ion.
amike Istvan Ertl --- In [email protected], "Bernhard Pabst" <bernhard.pa...@...> wrote: > > Miaopinie la internacia (kaj pro tio esperanta) signifo de demarsxo estas > pli malvasta, pli limigita ol la franca semantiko, el kiu gxi estas prenita. > En la franca d�marche ja tute gxenerale signifas iro, aliro, ir-maniero, > alpasxo, intenco kaj i.a. ankaux demarsxo (gxentila, formala alpasxo, peto, > demando en intersxtataj rilatoj). La gxusta traduko de demarsxo al la > germana ekzemple estas la diplomatia fakvorto Demarche (tiel prave Krause > eo-de 1999). Do, PIV kaj ReVo (ecx!) pravas: en Esperanto (kaj la germana > ktp.) limigita uzo nur en diplomatio, falsa amiko do por franc-parolantoj, > kiuj havas gxin en la gxenerala vortaro. > > Kompreneble ankaux vi povas fari demarsxon cxe (aux al?) la urbodomo, sed > nur ironie, stile troige. Al la urbodomo vi alpasxu kiel proponanto, vi > kontaktu gxin, vi petu atestilon, sed ekster-ironie vi ne faras demarsxon. > > Tute ofta fenomeno, kp. la francan atelier de iu auxtoriparisto, dum Atelier > en la germana cxiam kaj nur estas laborejo de artisto, pentristo aux > skulpturisto (la auxtoriparisto havas nur Werkstatt). > > Sukceson, ke la burokratoj donos al vi, kiun vi deziras. > > Bernardo > > http://www.ipernity.com/blog/37943/232493 > (170 artikoloj pri vortaroj, terminologio, tio kaj jeno - precipe jeno) > > -----Urspr�ngliche Nachricht----- > Von: "pistike65" <istvan.e...@...> > An: <[email protected]> > Gesendet: Sonntag, 28. Februar 2010 12:00 > Betreff: [revuloj] Demarsxo > > > ReVo difinas gxin per: > > Diplomata paŝo, ago (noto, buŝa deklaro ks), por atingi iun > difinitan celon: la finance malforta registaro faris demarŝojn por > atingi novan eksterlandan prunton. > > En NPIV ni trovas lauxvorte la samon, krom ke anst. "diplomata" ni havas > "oficiala". > > Siavice, "diplomata" laux ReVo = "de diplomato". Do, cxu mi komprenu ke > demarsxo estas io kion nur diplomatoj povas fari? Sxajnus stranga limigo de > la ebla agantaro. > > Gxis nun, ecx se ne ofte, mi certe foje diris ke mi bezonas fari demarsxon > cxe la urbodomo por ricevi atestilon, ks. Sed mi ne estas diplomato... > > amike, diplomatie > Istvan Ertl >
