Bernhard Pabst skribis: > Cetere la argumenton de "pli gxusta etimologio" mi ne komprenas.
La etimologia argumento devenas de Simono Pejno, kiu siatempe uzis ghin, kiam li konvinkis min shanghi de "kantrio" al "kontreo" en mia terminaro "Roko kaj Popo". Mi tamen ne plu povas retrovi ekzakte, kion li skribis pri la afero antau tiom da jaroj. Sed mi malprecize memoras, ke li asertis, ke baze la vorto "country" estas Francdevena, kaj ke tio gravas. Efektive "country" devenas de malnov-Franca vorto "contree", kaj jen do kredeble la kerno de lia argumentado. Efektive ankau "pony" havas Francajn radikojn (kun "e"-vokalo): "poulenet". Simila rezonado ne eblas por "kareo" (au chu tamen? [*]) kaj "rugbeo" (aŭ ĉu tamen? [**]), sed ja por la multe pli marghena, sed chi-kuntekste tamen mencienda vorto "konteo", kiun kelkaj uzas por redoni la Anglan "county", kiamtemas pri regiono tiel nomata, kiu tamen neniel plu estas "graflando": http://eo.wikipedia.org/wiki/Konteo "County" radikas en la Franca vorto "compte" ("graflando"). Tiu chi fenomeno en nia vortprovizo estas do io plia ol nura kolekto de simplaj eraroj Francismaj. Mi scivolemas, chu ekzistas ankorau pli da vortoj en tiu chi grupo. Unu argumento por reteno de "e" en tiaj chi vortoj estas la troa abundo da radikoj finighantaj per "i" en nia lingvo: "historio", "simio", "abio", "grio", "Francio", "tio", "nenio"... k.t.p. k.t.p. k.t.p. ĝisnaŭze. Neniu alia radikofino povas eĉ komenci kompariĝi kun "i". Ĉiufoje kiam oni sukcesas enkonduki formon kun alia fino ol "...io", oni faras grandan servon al la bonsoneco de nia lingvo. * Pri "kareo": Ekzistas du Anglaj vortoj "curry". Unu, la substantivo "curry" estas Tamildevena ("kari" en la Tamila), dum la alia, la verbo "curry", estas fakte Francdevena: malnov-Franca "correer" (kun "e"!). Nia "kareo" respondas al la unua substantiva "curry", sed eble tamen la formo de nia "kareo" estas influita de la etimologio de la dua verba "curry". ** Shajnas tamen, ke ankau la etimologio de "rugby" kondukas nin al la Franca lingvo kaj al la vokalo "e". La sporto nomighas lau la lernejo "Rugby School", kiu nomighas lau la urbo "Rugby". Shajnas, ke ghia origina nomo eventuale estis "RochebErie" ("http://www.rugby-local-history.org.uk/town.html"), kio aspektas tre France. (Poste la nomo shajne estis forte influita de la multaj tiuregionaj Danaj urbonomoj finighantaj per "-by" [= "urbo/vilagho"]). Notindas krome la eble parte sherca, sed shajne tre forte establita vorto "RugbEian" (= "Rugbea", "Rugbeano") ekzemple en la nomo de la asocio "The Rugbeian Society" (por eksaj anoj de la lernejo, "http://community.rugbyschool.net"). Denove aperas la vokalo "e"! Cetere la lerneja kanto nomighas "Floreat RugbEia". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
