Bernhard Pabst skribis: >>> Jes, nepre. Pri transskribo al la esperanta alfabeto (kaj per tio al la >>> esperanta prononcado) Esperanto sekvas la rusan ekzemplon. Pro tio >>> kantri-muziko aux kantrio, sed ne kontreo (= Wennergren, Rokmuzika >>> Vortaro >>> kaj poste transprenita en PIV 2002/2005).
>>> "La esperanta formo fine ĉiam estos "rusa", nome "kantri"." >> Pri la lasta vokalo bv. komparu kun la bone establita Esperanta >> formo "kareo" (Angle "curry"), kies Rusa respondajho estas "karri". > Cxu eble, cxar kario jam estis la dento-malsano? Eble. Sed io tia ne validas por "poneo" - Angle "pony" - Ruse "poni", Nek por "rugbeo" - Angle "rugby" - Ruse "regbi". Eblas do dubi, ke 'La esperanta formo fine _chiam_ estos "rusa"'. Kio pri "jhamboreo"? Mi ne konas la Rusan formon. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
