Mi ne pledis por anstatauxigo de duonjarcenta "poneo" (mi skribis: "Nu bone, la vorto estas kara al ni, cxar duonan jarcenton agxa, sed cxu modelo por pliaj similaj kazoj?"), mi nur pledis estonte ne imiti ilin, estonte ne esperantigi laux tiu modelo (sed prefere rigardu kiel plejmulto de lingvoj transskribas al la propraj alfabetoj kun speciala atento al la rusa solvo). Kaj kantrio / kontreo ne jam estas same tradicia kaj ne ekzistas pli/malpli unueca uzo (ambaux formoj de 1999 nur).
Cetere tri (forme dubaj) vortoj estas iom magra bazo por regulo - poneo estas klare *ne* internacia francismo bedauxra, ecx se intertempe establita kaj pro tio akceptinda, kareo eble pro kolizio kun la dento-malsano (?) kaj pri rugbeo ni ne jam scias. La praktiko cetere pli/malpli simple ignoras "kontreo". Laux la kutima Kukolo-testo estas cx. 29.500 trafoj por "kantrio kaj" kaj cx. 600 por "kontreo kaj", malgraux kaj kontraux la rekomendo de PIV 2002/2005, ties etnolingvaj tradukoj kaj la Rokmuzika Terminaro. Cetere la argumenton de "pli gxusta etimologio" mi ne komprenas. Sincere Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Bertilo Wennergren" <[email protected]> An: <[email protected]> Gesendet: Freitag, 5. März 2010 15:01 Betreff: Re: [revuloj] poneo, rugbeo < Ŝtormo aŭ tempesto > Bernhard Pabst skribis: > >> Kiel ajn, miaopinie oni ne faru regulon el tiuj (probablaj) francismoj, >> malsamaj al preskaux cxiuj aliaj lingvoj (kaj pro tio kauxzo de dauxra >> hezito por plej multaj parolantoj) kaj ne uzu ilin kiel modeloj. > > Nu, tio estas tamen tute alia argumento ol la origina argumento, > ke la Esperanta formo _estas_ egala al la Rusa formo. Shajnas nun, > ke fakte statas tiel, ke la Esperanta formo en tiaj chi okazoj > tendencas esti egala al la Franca formo, sed ke tio ne plachas al > vi. Tute povas esti, ke vi havas bonajn kialojn por ne shati tiun > fakton. Sed chiuokaze miaj ekzemploj montras, ke nun statas alie, > kaj ke enkonduko de "ponio", "rugbio", "kario" kaj "kantrio" > signifus shanghadon de la lingvo. Eble en bona direkto. Pri tio > oni povas diskuti, sed ja temas pri shangho. > > Chu vi ne kutime argumentas tiel, ke tiaj formoj, kiuj jam > delonge estas registritaj en niaj vortaroj, estas nepre > konservindaj, kaj ke oni ne facilanime forjhetu jam establitajn > kaj registritajn formojn? > > -- > Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
