--- In [email protected], "f_sophia" <f_sop...@...> wrote: > > > > Tre utila atentigo. Tamen, je kiu radikokvanto okazas tia malfaciligho, > > estas malfacile diri. Dependas ankau de la konkreta vorto mem, kaj ankau de > > la lingvaj fonoj kaj kutimighoj de la lingvouzanto mem. Imageble ni, > > hungaroj malpli ghenighas kunmetegademi ol Vi italoj :-) > > Tio ne estas mia teorio... Eble iu scias la auxtoro (mi, bedauxre, forgesis > la > nomon). > > Tamen, laux mi tiu teorio estas racia. > Ekzemple, elektrokradrostado aux kolektivnomumeblino. :) > Cxu ili estas simplaj laux vidpunkto (kaj lingvokapablo) de hungaro, cxino > aux > euxskero?
por testi tion objektive, necesus proponi kunmetajxojn obeantajn la regulojn de la Espa kunmetado. Almenaux la dua certe ne faras tion. Pli realisme estus proponi por pripenso ekz. "malplimultaneco" "alighilumado" "senvestighejeto" amike Istvan Ertl
