Renato Corsetti skribis: > La Esperanto de la Fundamento > estas ĉefe kunmeta (aglutina) lingvo, kiel eble plej regula. Estos > ankoraŭ miliardoj da homoj, kiuj devas lerni ĝin. Kial ni volas > malfaciligi al ili la taskon per kreado de malregula okcidenta dialekto > de Esperanto?
Tio estas sendube vera. Tamen, "fundamenta" Esperanto estas kerno. Zamenhof mem ne metis limojn pri la vortaro. Fakte, se vi atente legas la Fundamenton kaj rilatajn "pra"-verkajxojn, vi povas rimarki ke Zamenhof akceptas "fremdajn" vortojn, kiuj estus konataj en multaj landoj (do internaciaj), memkompreneble post taŭga transskriba "esperantigo". Kiam oni kunmetas tri aŭ kvar radikojn, la vorto igxas preskaŭ malagrabla kaj malfacile "mastrumebla". Tio, kompreneble, estas garantio ke "helpa lingvo" restas "helpa". Tamen, Esperanto estas ankaŭ lingvo... do estajxo en si mem. Sekve, ni havas literaturon, poezion, fakajn verkajxojn k.t.p. Tio kuntrenas pligrandigon de vortaro kaj deziro pri sinonimoj kaj pri "poezia" faciligoj (cxefe laŭ mezuro). Vivo estas dauxra sxangxigxo.... tauxgigxo. Viva lingvo cxiam tauxgigas sian vortaro. Gxis Antonio Codazzi
