On 01.05.10 00:28, f_sophia wrote:

> Renato Corsetti skribis:
>  > La Esperanto de la Fundamento
>  > estas ĉefe kunmeta (aglutina) lingvo, kiel eble plej regula. Estos
>  > ankoraŭ miliardoj da homoj, kiuj devas lerni ĝin. Kial ni volas
>  > malfaciligi al ili la taskon per kreado de malregula okcidenta dialekto
>  > de Esperanto?

> Tio estas sendube vera.
> Tamen, "fundamenta" Esperanto estas kerno.
> Zamenhof mem ne metis limojn pri la vortaro.
> Fakte, se vi atente legas la Fundamenton kaj rilatajn "pra"-verkajxojn, vi
> povas rimarki ke Zamenhof akceptas "fremdajn" vortojn, kiuj estus
> konataj en
> multaj landoj (do internaciaj), memkompreneble post taŭga
> transskriba "esperantigo".

Kiam la Akademio preparis la 5-an oficialan aldonon, H Fischer-Galati, 
tiama lingva komitatano, post ke li akceptis iujn vortojn el la 
proponita listo kaj rifuzis aliajn (pro fakeco), diris:

"Restas el tiu longa listo 118 vortoj, facile anstataŭeblaj aŭ per alia 
radiko el nia nuna trezoro, aŭ per kunmetita vorto trovita aŭ trovota. 
Ili estas la rezulto de *nura malpacienco*, de *troa ekzakteco*, de 
*infana vortfabrikemo*, kaj mi intence ilin ne tradukas por al neniu 
altrudi mian opinion....Ne aŭskultu tiujn, kiuj krias, ke ili nepre 
bezonas 'nuancojn'. La serĉemo de nuancoj plejofte estas *nura malebleco 
precizigi ideon*...Ĉu ne ŝajnas al vi le supra listo kvazaŭ 
*fremdlingva* teksto pli aŭ maplpli facile tradukebla en *nian* lingvon? 
Pripensu, ĉu nia Majstro, ĉu Kabe ne estus povinta verki majstraĵon 
malgraŭ malpermesouzi tiujn 'nuancojn'?"

Sed laŭ Waringhien, el tiuj 188 vortoj, 57 estis ja uzataj de Zamenhof 
kaj 2 pliaj de Kabe. - duono de tiuj "fremdaj" kaj "malpermeseblaj" 
vortoj! (Inter ili troviĝas la diskutata "persvadi".)

La 5-a OA aperis en 1934 kun nur 8 vortoj, el listo de pli ol 200.

Estas vere, ke en la listo troviĝas multaj vortoj kiujn mi mem ne uzas, 
kaj eĉ ne konsiderus Esperantajn vortojn - inkluzive kelkajn je kiuj mi 
nek scias la signifon nek povas diveni la fontlingvon. Sed ankaŭ 
troviĝas vortoj kiujn eĉ Renato ne malrekomendas, kiel "ekrano" (ĉu vi 
povas imagi Esperanton en la nuna mondo sen tiu vorto?) kaj "strebi" (ĉu 
vi povas entute imagi Esperanton sen tiu vorto?). Tiu montras ke la 
monstra neologismo de hodiaŭ estas la nepra radiko de morgaŭ.

La 59 malbonaj vortoj, kun indikoj pri tiuj, kiuj aperis en iu oficiala 
aldono:

absolvi
aĝioto
amatoro (8OA)
anatemo
angoro (6OA)
aplombo (6OA)
arkeo
aŭreolo (6OA)
aŭroro
bankiero (6OA)
blago
blanketo
blufi (9OA)
bufro
devii
distribui (8OA)
drasta (9OA)
drato (8OA)
dreni
ekrano (8OA)
flakono
generi
graki
grego (6OA)
grunti
imputi
kabineto (5OA - tamen!)
kaprioli
kartelo
kaskado
kirurgo (8OA)
klaŭno
koĉero
kulmini
magistrato
minus (8OA)
negacio
orta (8OA)
persvadi [Kabe] (9OA)
perversa
promocii
psiko
renomo
sino (8OA)
slango
slipo (5OA - tamen!)
staplo
strebi (6OA)
strikta
surfaco [K] (8OA)
susuri (6OA)
suvereno
ŝrumpi (6OA)
tajdo
taŭzi
torturo (9OA)
trajno (8OA)
treti (9OA)
tribo (9OA)

Rispondere a