--- On Sat, 1/5/10, Teodoro Sankaro wrote: [...]
> Sed laŭ Waringhien, el tiuj 188 vortoj, 57 estis ja uzataj de > Zamenhof kaj 2 pliaj de Kabe. - duono de tiuj "fremdaj" kaj > "malpermeseblaj" vortoj! (Inter ili troviĝas la diskutata > "persvadi".) Problemo de tiaj falsaj internaciaĵoj ofte estas ke ilia senco varias laŭ la fontolingvoj, kaj ili estigas malnecesan konfuzon. Ni ĵus vidis ke "persvadi" kreas la plej grandajn miskomprenojn por la esperantistoj en kies gepatra lingvo ekzistas sametima formo: anglalingvanoj kaj latinidlingvanoj. Por ili ĝi ŝajnas sinonimo de "konvinki". Kaj tiusence ĝi evidente estas senutila kaj sekve malutila. Male, por ruslingvano la hejmaj vortoj "уговорить" kaj "убедить" havas tute evidentajn similaĵojn kaj diferencojn (ŝajnas nekredebla ke la angla kaj la lingvoj latinidaj malhavas nocion kaj vorton por esprimi la ideon de la pola-esperanta "persvadi"; tamen ĝis nun mi ne vidis klarajn tradukojn). Jen kelkaj aliaj vortoj el la listo: > La 5-a OA aperis en 1934 kun nur 8 vortoj, el listo de pli > ol 200. > Estas vere, ke en la listo troviĝas multaj vortoj kiujn mi mem ne > uzas, kaj eĉ ne konsiderus Esperantajn vortojn - inkluzive kelkajn > je kiuj mi nek scias la signifon nek povas diveni la > fontlingvon. Sed ankaŭ troviĝas vortoj kiujn eĉ Renato ne > malrekomendas, kiel "ekrano" (ĉu vi povas imagi Esperanton en la > nuna mondo sen tiu vorto?) "Ekrano" konfuzas en la PIV-oj du kontraŭajn signifojn: "ŝirmilo" (kies funkcio estas KAŜI) kaj "ebena surfaco sur kiu oni VIDIGAS bildojn". Mi rimarkigis en ReVo: ,---- | La Akademia difino ial provas savi la etimologian konfuzon: laŭ ĝi | ekrano estas ĉia baro survoje de radiado, sendepende de tio, ĉu ĝia | celo estas haltigi kaj kaŝi aŭ vidigi. Tia difino klarigas etimologian | konfuzon kaj estas interesa por la lingvoj kiuj havas nur unu vorton | por la du nocioj; sed ĝi estas nebezonata kaj malutila en Esperanto, | kiu havas du apartajn (kvankam etimologie ja parencajn) radikojn por | tiuj du apartaj nocioj... Kaj la difino per radiado malsukcesas por | memlumantaj aŭ likvakristalaj ekranoj, la stacidomaj ekranoj | funkciantaj per koloraj platetoj ktp. `---- T.e. jes, ekrano estas vorto utila, tamen oni subtrahu el ĝi la naturisme malutilajn sencojn "ŝirmi", "ŝirmilo". Oni ne uzu "ekranego"n kiam temas pri faldoŝirmilo. [...] > La 59 malbonaj vortoj, kun indikoj pri tiuj, kiuj aperis en iu > oficiala aldono: > absolvi Tiu vorto estas malsame interpretata de diversaj esperantistoj. Por unuj ĝi estas jura malkondamno (agnosko ke iu estis malprave akuzita). Por aliaj ĝi estas speco de amnestio (iu estas kulpa, sed oni rezignas pri puno). Por triaj ĝi estas termino religia (zamenhofe "pekmalŝarĝo", eble paŭsaĵo de la koncerna termino rusa). > anatemo Estas granda diferenco inter anatemoj ortodoksa kaj katolika: ortodokse anatemo estas simple eksigo el la komunumo (averto ke iu estas neortodoksa); ĉe la katolikoj ĝi ankaŭ estas malbeno. > ekrano (8OA) Vd ĉi-supre. > generi Ankaŭ ĉi tie estas diferencoj. Por unuj generas nur viro; por aliaj, generas ambaŭ gepatroj. > persvadi [Kabe] (9OA) La tuta ĉi tiu fadeno. > staplo Malsame interpretata. > tajdo La vorto kies uzo plej ofte malakordas kun la difinoj. Precipe la homoj en kies gepatra lingvo simila vorto ekzistas (ekz-e la anglalingvanoj) uzas ĝin tute malakohere kun la oficialaj difinoj sialingvaj kaj PIV-aj (ili konfuzas ĝin kun "fluso" aŭ "altmaro"). Mi verkis apartan studon pri tio: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/128-lode.htm#128-20 [...] -- Sergio
