Istvan: por testi tion objektive, necesus proponi kunmetajxojn obeantajn la regulojn de la Espa kunmetado. Almenaux la dua certe ne faras tion.
Pli realisme estus proponi por pripenso ekz. "malplimultaneco" "alighilumado" "senvestighejeto" ----- Ni havas pri tio tutan terminaron, nome la Teknikan Auxtomobil-Vortaron (TAV), kie svarmas kunmetajxoj kiel "ventsxirmilfostgarnajxo", "arierpanelvinilgarnajxo" ktp: // http://www.ipernity.com/blog/bernardo/243789 Du (el cx. 300) specimenaj pagxoj tie cxi: // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7859171 // http://www.ipernity.com/doc/bernardo/7859172 Infana ludo en la germana estas, ke rondire en cirklo oni devas cxiam dauxrigi la vorton, ekzemple do ventsxirmilfostgarnajxo ventsxirmilfostgarnajxriparisto ventsxirmilfostgarnajxriparistmangxejo ventsxirmilfostgarnajxriparistmangxejestro ventsxirmilfostgarnajxriparistmangxejestrouniformo ventsxirmilfostgarnajxriparistmangxejestrouniformbutono Bonan ludadon kaj agrablan semajnkomencigxlabortagomatenon Bernhard
