>> Mireja: >> Esperanto ne plu apartenas al la homoj de la 19-a jarcentofino kaj 20-a >> jarcentokomenco. Hodiaŭ ĝi apartenas al ĝiaj parolantoj do al homoj de >> la 21-a jarcento.
> renato: > Bone, sed neniu kuracisto preskribis al la homoj de la 21-a jarcento > esti pli malraciaj ol tiuj de la 19-a. La Esperanto de la Fundamento > estas ĉefe kunmeta (aglutina) lingvo, kiel eble plej regula. Estos > ankoraŭ miliardoj da homoj, kiuj devas lerni ĝin. Kial ni volas > malfaciligi al ili la taskon per kreado de malregula okcidenta dialekto > de Esperanto? Mi konsentas ke, ĉiam kiam eblas kunmeti radikojn por esprimi vortojn kiuj ne ekzistis en la 20-a jacento, oni prefere tiele formu la novajn vortojn sed ne ĉiam eblas (ezemple i.a. la vorto "blogo"). Pri la miliardoj da homoj, kiuj _devas_ lerni ĝin, mi dubas ke vere estas por ili devigo lerni Esperanton. Ja miliardoj da homoj devas lerni la anglan ...eĉ se oni preferus ke ili elektus Esperanton. Pri iu dialekto de Esperanto, kiu estus kaj okcidenta kaj malregula, mi ne sekvas vin en tiuj kliŝaĵoj kiuj fojon plian kontraŭstarigas okcidentulojn kaj la aliajn. Ni ĉesigu konsideri ke estas la okcidenta mondo kaj la alia, ĉu plaĉus al Zamenhof tia apartigo? Estas unu tero, unu homaro, unu ĉielo, unu de ni ekkonata universo kaj... unu lingvo, Esperanto, por ĉiuj kiuj (sen devigo) emas al ĝi. Mireja
