pistike65 ha scritto:
> --- In [email protected], "f_sophia" <f_sop...@...> wrote:
> > Tamen, laux mi tiu teorio estas racia.
> > Ekzemple, elektrokradrostado aux kolektivnomumeblino. :)
> > Cxu ili estas simplaj laux vidpunkto (kaj lingvokapablo) de hungaro,
> > cxino aux euxskero?
>
> por testi tion objektive, necesus proponi kunmetajxojn obeantajn la
> regulojn de la Espa kunmetado. Almenaux la dua certe ne faras tion.
>
> Pli realisme estus proponi por pripenso ekz.
>
> "malplimultaneco"
> "alighilumado"
> "senvestighejeto"

Dankon, Istvan.
La ekzemploj estas trafaj.

Mi trovis ankaux la vortojn:

"abiturientkandidato", 
hxolermalsanulo (pli komuna hxolerulo), 
kontraŭnebullampo, 
maldekstramanulo (pli komuna maldekstrulo), 
malfrumatenmangxo (ankaux matentagmangxo), 
malkunmetebleco, 
malmolkarakterulo, 
malnaiviĝintulo,
neenkasigebleco,
senpersoneciĝo....


Gxis

Antonio Codazzi

Rispondere a