jxeromo:

>antonio:
> > >Cxiukaze,... jes... la "redaktitaj referencoj" aux la "tezaurokadro"
> > >estas suficxe bonaj solvoj, kvankam la kreado de "temo/fako",
> > >laux mia vidpunkto, estas pli rekta maniero por helpi mallertan
> > >sercxanton.
>
>marc:
> > Pliricxigo de la referencaro estas cxiuokaze unu el la bazaj bezonatajxoj
> > de REVO. Ne allaseblas, ke la difinoj de akuzativo, genitivo ks ne entenas
> > referencon al "kazo". Kiam la bazaj postuloj estos plenumitaj, oni rajtos
> > revi pri pliaj beligajxoj... aux konstati, ke ili igxis senutilaj.
>
>bedauxrinde en tiaj demandoj cxiu el ni jugxas laux propra cxapo pri la 
>prioritatoj kaj "bezonoj de revo".  kono de realaj atendoj de uzantoj kaj 
>ergonomiaj konsideroj mankas.
>
>provante refokusi al la bezonoj de uzantoj -- cxar "bezonoj de revo" per 
>si mem ne tre ekzistas -- mi povas atesti, ke mi plurfoje legis pri homoj 
>komencintaj terminologian laboron per preno de faka vortlisto en piv aux 
>en revo.  simile redaktantoj de vikipedio okaze metis referencon al fako 
>de revo.  por pedagogiaj aux lingvostudaj celoj listoj de komunuzaj vortoj 
>(koloroj, parenconomoj... do ne fakoj sed temoj) utilus.
>
>pri sonimitoj specife la situacio sxangxigxus se oni povus sercxi ankaux 
>per vortospeco.
>
>la tezauxro miaopinie respondas al alia bezono, kiu estas sercxo de 
>unuopaj vortoj kaj vortrilatoj.  el gxi oni nur pene kolektas vortlistojn, 
>krom se oni kreas longajn listojn de subnocioj, kiuj limigxas gxuste al 
>subnocioj, kaj kiujn movo inter artikoloj aux sxangxo en referencoj de 
>sencoj kaj subsencoj facile ruinigas.
>
>kiel ajn mi ne longe argumentos pri la temo, cxar ial cxiufoje tiu demando 
>kauxzas fortan kontrauxstaron, sen ke mi sukcesas kompreni la kialon.

Mi ne aparte deziras esprimi "fortan kontrauxstaron", sed konstatas, ke se 
la "spirito" de REVO estus respektata, la bezonoj de la uzantoj trovus 
facilan solvon (kun minimumo da edukado). Komplikigi la sistemon versxajne 
malutilos. Tio ne estas kontrauxstaro miaflanka, nur averto.

Kore,

Marc



Rispondere a