> > la celo ne estas
> > fokusigxo al la senco de "fako", sed cxu la funkcio utilas. > Al mi ŝajnas, ke senstruktura ŝvelado de fakoj malutilas. Oni perdos > pli da tempo en longa senstruktura listo, se la fakoj entenos tiom > malgrandajn erojn, kiel "interjekcioj", "subŝtatoj", "sakramentoj"... vi celas, ke la listo de fakoj igxos tro longa kaj superrigardo malfacilos? la problemo ne sxajnas al mi tiom granda. oni ankaux povas pripensi ioman hierarkion de fakoj. > Aliflanke, mi jam petis aldoni la fakon "ortodoksismo" ankaux cxi tiun aldonon mi subtenas. > > miaopinie, jes, por uzantoj de revo utilus, ke ili ricevus liston de > > interalie sonimitoj, ecx se pro tio oni rezignas pri la vorto "fakoj" > > kaj alinomas ilin al "temoj" aux simile. > Mi opinias pli racia aldoni la eron "lingvoj" en la rubrikon "ĉefaj > nocioj" de la enirpaĝo http://reta-vortaro.de/revo/index.html : wolfram klarigis, kiel. > La tezaŭro da lingvo,1 jam entenas _specoj_n; simile endus aldoni > _partoj_n, interalie la _vortospecoj_n > http://reta-vortaro.de/revo/art/spec.html#spec.vorto0o > Kaj se la sonimitoj referencos per malprt-referenco la > "vortospeco"jn, tiam ni havos la ĉenon > lingvo -> partoj|vortospecoj -> sonimitoj; tio estus iom pli facila ol la propono de marc pri listigo sub la kapvorto "sonimito", kiu devigus ak cxiufoje duobla redaktado en la koncerna artikolo kaj sub "sonimito". tamen mi ne konsentas, ke "krak" estas parto de "sonimito". tio veras pri la vortoj, cxar "krak" estas parto de la listo de sonimitoj, sed tio ne veras pri la sencoj. "malprt" aplikigxas normale al sencoj. cetere la uzanto de revo sercxanta sonimitojn devos iri al la kapvorto "sonimito" kaj intui, kiel tezauxraj vinjetoj funkcias. tio sxajnas al mi malpli probabla faro, ol ekvido de "fakoj"/"temoj" en la cxefpagxo kaj konsulto de fakoj. amike. jxeromo
