Marc Bavant skribis: > Antonio: > >Cxi tie, mi tuj rimarkis la ligilon al Vikipedio, sed malmulte al aliaj > >referencoj. > > > >Rezulto: la "sercxanto" fine uzos la sonimitojn de Vikipedio. :) > > Kompreneble... Se vi provas la metodon, antaux ol oni faris la necesajn > redaktojn, vi ne atingos la celon.
Jes, vi pravas. Sed mi faris nur t.n. "blankan elprovon". Tiamaniere mi rimarkis ke, pri "eksteraj" ligiloj, tiu al vikipedio estas la pli videbla (do versxajne la pli uzota). Se la uzanto preferas uzi liston pri fakoj/temoj anstatauxe, evidente li ne "trafas" en vikipedio. Due, mi rimarkis ke ni imagis uzi la vorton "sonimito" por la serĉado, sed en ReVo la baza vorto estas "onomatopeo", kiu siavice ne entenas ligilon al "sonimito". > Pliricxigo de la referencaro estas cxiuokaze unu el la bazaj bezonatajxoj > de REVO. Ne allaseblas, ke la difinoj de akuzativo, genitivo ks ne entenas > referencon al "kazo". Kiam la bazaj postuloj estos plenumitaj, oni rajtos > revi pri pliaj beligajxoj... aux konstati, ke ili igxis senutilaj. Jes ja. Vi pravas. Tamen kun mi vi malrompas malfermitan pordon :) (t.e. mi samopinias kun vi ekde la komenco). Gxis Antonio Codazzi
