--- On Tue, 4/5/10, jv <[email protected]> wrote:

>>> la celo ne estas fokusigxo al la senco de "fako", sed cxu la funkcio
>>> utilas.

>> Al mi ŝajnas, ke senstruktura ŝvelado de fakoj malutilas.  Oni
>> perdos pli da tempo en longa senstruktura listo, se la fakoj
>> entenos tiom malgrandajn erojn, kiel "interjekcioj", "subŝtatoj",
>> "sakramentoj"...

> vi celas, ke la listo de fakoj igxos tro longa kaj superrigardo
> malfacilos?

Jes.  Da  tiaj "fakoj" estos eble kelkmil.

> la problemo ne sxajnas al mi tiom granda.

Mi domaĝas miajn okulojn.  Mi malŝatas tiaj "okulpilkojn" (eyeball).
En tia listo mi prefere serĉus meĥanike, per entajpo de vorto.  Sed
tian pertajpan serĉilon ReVo jam havas ekster la faklisto.

> oni ankaux povas pripensi ioman hierarkion de fakoj.

Ĉu tio ne estos la sama Tezaŭro?
 
[...]

> tamen mi ne konsentas, ke "krak" estas parto de "sonimito".

Ĝi ne estas parto de sonimito, ĝi estas sonimito mem.  Kiu aperu en
aparta drv, ĉar "krak" kaj "krako", "paf" kaj "pafo" estas apartaj
vortoj (oni povas ankaŭ apostrofo paf', kiu estas la substantivo egala
al "pafo" kaj malsama ol la sonimito "paf!").

> tio veras pri la vortoj, cxar "krak" estas parto de la listo de
> sonimitoj, sed tio ne veras pri la sencoj. "malprt" aplikigxas
> normale al sencoj.

Por la sonimitoj tio apenaŭ gravas, normale ili ne havas plurajn
sencojn.

> cetere la uzanto de revo sercxanta sonimitojn devos iri al la kapvorto
> "sonimito" kaj intui, kiel tezauxraj vinjetoj funkcias.  tio sxajnas
> al mi malpli probabla faro, ol ekvido de "fakoj"/"temoj" en la
> cxefpagxo kaj konsulto de fakoj.

Vidu, aŭ oni scias la vorton kaj la preferojn de ReVo, aŭ oni scias la
koncepton (se nek-nek, tiam oni apenaŭ povas serĉi).

En la unua okazo sufiĉas serĉi "sonimito"n, kies TEZ disponigas la
liston.

En la dua okazo oni komprenas la konceptan hierarkion, kaj komprenas
ke temas pri lingvo | vortoprovizo | vortospecoj.  Tiamaniere la ruso,
kiu emus serĉi "sonimito"n, kaj la franco kiu emus serĉi "onomatopeo"n
venos al la celo gvidate de la koncepto mem.

Male, en la listo de fakoj estus malevidente, kia piktogramo prezentas
la sonimitojn, kaj kiel la listo estas ordigita.

-- 
Sergio








    
    










      

Rispondere a