Bernhard:
>-----Wolfram Diestel-----
>
>Bernhard skribis:
>
> > Dankon, interesaj pagxoj, Marc. [...] tamen estas tute malaktuala
>
>Bernard, kial vi dankas? ...
>
>----
>
>Cxar laux mi tiuj du listoj estas interesaj kaj povas esti helpaj kaj
>utilaj.
>
>Sed oni samtempe devas scii, ke la listo de interjekcioj kaj sonimitaj
>vortoj surbaze de PIV 1970 havas nur plu limigitan valoron kaj ne plu
>spegulas la nunan staton.
>
>Kaj en la listo surbaze de PIV 2002 mankas multaj onomatopeoj kasxitaj ie en
>PIV-aj artikoloj, fenomeno, kiu estas cxe tiu grupo de vortoj aparte forta,
>probable pli forta ol cxe aliaj vort-grupoj (krome mankas ekzemple ecx la
>tiktako de la horlogxo, kvankam PIV 2002 gxin registras kiel kapvorto!). Pro
>tio mi konsilas prefere konsulti Hron 2006, kiu estas pli fidinda kaj
>kompleta ol la listoj de Ak. Marc Bavant.
Mi ne dirus, ke temas pri "miaj" listoj. Mi simple ekstraktis (kiel
ekzemplo) la informon el PIV1 kaj PIV2, kiuj efektive ne estas cxi-rilate
tre bonaj. Mi ne studis la verkon de Hron, sed havas dubon, cxu entute
povas ekzisti io tre auxtoritata pri sonimitoj kaj interjekcioj en
Esperanto. La uzado estas miasperte tute fantazia kaj malkohera.
>Cetere mi ne kulpas, ke homoj kiel Wells, Corsetti, Pokrovskij aux Brabant
>ne konas aux cxiukaze ne uzas plej bazajn leksikografiajn helpilojn
>("civilizacio kaj kulturo").
Kore,
Marc