Jxeromo: > > La tezaÅro da lingvo,1 jam entenas _specoj_n; simile endus aldoni > > _partoj_n, interalie la _vortospecoj_n > > > <http://reta-vortaro.de/revo/art/spec.html#spec.vorto0o>http://reta-vortaro.de/revo/art/spec.html#spec.vorto0o > > Kaj se la sonimitoj referencos per malprt-referenco la > > "vortospeco"jn, tiam ni havos la Äenon > > lingvo -> partoj|vortospecoj -> sonimitoj; > >tio estus iom pli facila ol la propono de marc pri listigo sub la kapvorto >"sonimito", kiu devigus ak cxiufoje duobla redaktado en la koncerna >artikolo kaj sub "sonimito".
Nu, bona redaktanto ne timas tion, kaj ofte ecx devas meti referencojn ambauxdirekten. Cxiuokaze, se ni difinas cxiujn sonimitojn uzante la vorton "sonimito", kun tauxga referenco, ecx ne necesas modifi la artikolon "sonimito" mem. La sonimitoj aperos en la tezauxra kunteksto de "sonimito". >tamen mi ne konsentas, ke "krak" estas parto de "sonimito". tio veras pri >la vortoj, cxar "krak" estas parto de la listo de sonimitoj, sed tio ne >veras pri la sencoj. "malprt" aplikigxas normale al sencoj. Tio estas diskutebla (sen granda sxanco de sukceso). Sed se ni ne atingas konsenton pri tio, suficxas uzi referencojn de tipo "vid". Ni ne forgesu, ke ni havas belan hxaoson en similaj okazoj. Ekzemple la diversaj gramatikaj kazoj neniam uzas referencon al "kazo" en siaj difinoj, kaj cxiuj apartenas al la fako "Gramatiko", dum "kazo" (kiu evidente ne referencas al la individuaj kaznomoj) apartenas al la fako "lingvoscienco". Danke al tio, ne eblas spuri cxiujn kaznomojn alimaniere ol per grep-ado en la XML-dosieroj. Mi esperas, ke neniu proponos fakon "kazoj" :) Por solvi tiun cxi problemon suficxus iom da rigoro en redaktado. >cetere la uzanto de revo sercxanta sonimitojn devos iri al la kapvorto >"sonimito" kaj intui, kiel tezauxraj vinjetoj funkcias. tio sxajnas al mi >malpli probabla faro, ol ekvido de "fakoj"/"temoj" en la cxefpagxo kaj >konsulto de fakoj. Se la uzanto sercxas liston de sonimitoj, estas tute normale tajpi "sonimito" en la sercxilo. Li tie trovos la kapvorton kun la listo de cxiuj redaktitaj referencoj, aux trovos la liston en la tezauxra kadro alklakinte la piedetojn. Ne tro kaprompe mi esperas. Kore, Marc
