Volante kontroli la sencon de "dramaturgo", mi rimarkis ghian mankon. Lau NPIV, 
= "autoro de teatrajhoj". Ankau en la Tekstaro mi trovas tiusencajn uzojn. Do, 
la sencodiferenco inter "dramaturgo" kaj "dramisto" estus nur harfajna.

En la hungara, germana, bulgara kaj certe aliaj lingvoj, "dramaturg" estas 
tamen io alia: ia literatura konsilisto che teatro, adaptisto de teatrajhoj ks. 
Se entute havi "dramaturgo" en Esperanto, tiu senco estus pli utila. Nuntempe 
chiu uzas ghin influate de alilingvaj uzoj, mi supozas...

amike
Istvan Ertl

Rispondere a