Pri la praveco de kritiko kontraŭ la filologiisoj mi dubas,
sed konsentas pri la rekomendo eluzi vortkreajn eblojn.
Se eblas, mi dezirus ekigi pluan diskuton:
"ĉiam pli" aŭ "pli kaj pli" ???
Ĉu inter la listanoj estas legantoj kiuj ne komprenas aŭ
kiuj ne certas pri la signifo: La somero "ĉiam pli" proksimiĝas.
Kurt Fischer
Am 30.05.2010 10:52, schrieb Sergio Pokrovskij:
2010/5/30, pistike65 :
> Volante kontroli la sencon de "dramaturgo", mi rimarkis ghian
mankon. Lau
> NPIV, = "autoro de teatrajhoj". Ankau en la Tekstaro mi trovas
tiusencajn
> uzojn. Do, la sencodiferenco inter "dramaturgo" kaj "dramisto" estus nur
> harfajna.
Mi normale uzas "dramverkisto".
> En la hungara, germana, bulgara kaj certe aliaj lingvoj, "dramaturg"
estas
> tamen io alia: ia literatura konsilisto che teatro, adaptisto de
teatrajhoj
> ks.
Tamen ruslingve "dramaturg" estas nepre "dramverkosto", verkisto de
teatrajxoj (ekz-e Sxekspiro). Suficxe konforma al la etimo kaj sistememo
(laux la vortoj kie "-urgo" estas "kreanto": demiurgo, teurgio ktp).
> Se entute havi "dramaturgo" en Esperanto, tiu senco estus pli utila.
> Nuntempe chiu uzas ghin influate de alilingvaj uzoj, mi supozas...
Bonaj esperantistoj ne uzas la vorton "dramanturgo". Gxin uzas fusxuloj
malkapablaj lerni la bazajn vortokreajn elementojn de Espeperanto
(precipe la filologiistoj, kiuj -- kiel mi jam diris -- estas speciale
maldotitaj
pri lingvolernado). La fakto pri sencovariado laux diversaj lingvoj estas
suficxa motivo por gxin eviti.
--
Sergio