Am 30.05.2010 12:17, schrieb mireille corobu:
> Se eblas, mi dezirus ekigi pluan diskuton:
> "ĉiam pli" aŭ "pli kaj pli" ???
> Ĉu inter la listanoj estas legantoj kiuj ne komprenas aŭ
> kiuj ne certas pri la signifo: La somero "ĉiam pli" proksimiĝas.
> Kurt Fischer
Laŭ mi ambaŭ eblas sed ne samsencas.
La somero "ĉiam pli" proksimiĝas:
Sen kunteksto mi komprenas ke en komparado sur pluraj jaroj la printempo
malpli senteblas, la printempa daŭro malpliiĝas.
La somero "pli kaj pli" proksimiĝas:
Sen kunteksto mi komprenas ke nun iu konstatas ke senteblas someraj
premisoj.
Do la ĉefa diferenco al mi estas ke "ĉiam pli" komparas sur longa
periodo dum "pli kaj pli" sur mallonga.
Alia ekzemplo:
Li ĉiam pli vojaĝas (dum siaj someraj feritagoj)
Li pli kaj pli vojaĝas (dum sia nuna foresto)
Mireja
Estas interesa, via interpreto. Ĉu via Esperanto-lingvosento tion
sugestas au via gepatralingva
sento?
Kurt Fischer