Le 30/05/2010 12:51, Kurt Fischer a écrit :
> Am 30.05.2010 12:17, schrieb mireille corobu:
>>
>> > Se eblas, mi dezirus ekigi pluan diskuton:
>> > "ĉiam pli" aŭ "pli kaj pli" ???
>> > Ĉu inter la listanoj estas legantoj kiuj ne komprenas aŭ
>> > kiuj ne certas pri la signifo: La somero "ĉiam pli" proksimiĝas.
>> > Kurt Fischer
>>
>> Laŭ mi ambaŭ eblas sed ne samsencas.
>>
>> La somero "ĉiam pli" proksimiĝas:
>> Sen kunteksto mi komprenas ke en komparado sur pluraj jaroj la printempo
>> malpli senteblas, la printempa daŭro malpliiĝas.
>>
>> La somero "pli kaj pli" proksimiĝas:
>> Sen kunteksto mi komprenas ke nun iu konstatas ke senteblas someraj
>> premisoj.
>>
>> Do la ĉefa diferenco al mi estas ke "ĉiam pli" komparas sur longa
>> periodo dum "pli kaj pli" sur mallonga.
>>
>> Alia ekzemplo:
>> Li ĉiam pli vojaĝas (dum siaj someraj feritagoj)
>> Li pli kaj pli vojaĝas (dum sia nuna foresto)
>> Mireja

> Estas interesa, via interpreto. Ĉu via Esperanto-lingvosento tion
> sugestas au via gepatralingva
> sento?
> Kurt Fischer

Ne estas facile respondi al via demando.
Ŝajnas ke mi sekvas mian esperanto-lingvosenton pli ol la francan 
lingvon. Ĉar france estas "de plus en plus" (laŭvorte "de pli al pli"), 
kaj "toujours plus" (laŭvorte "ĉiam pli") kiu diferenciĝas de "de plus 
en plus" precipe per la vorto kiu sekvas ĝin. Post "toujours plus" venas 
odfte adjektivo aŭ substantivo kaze de "toujours plus de". Ŝajnas al mi 
ke en la franca la fajna diferenco inter "toujours plus" kaj "de plus en 
plus" ne rilatas al daŭro, do ne estas en la franca la saman senca 
diferenco estkiel mi interprete faris en Eo.

Marc kaj Jeromo povos pludiri responde al via demando ĉar ambaŭ ili 
regas kaj la francan kaj Esperanton.
Mireja

Rispondere a